Return to Scale View
Logo

About Login
About

Share This Page

Whatsapp

Whatsapp

Facebook

Facebook

Twitter

Twitter

Reddit

Reddit

Email

Email

How big is DNA?

2 nanometroj!

View History Report
DNA

Unu homa ĉelo enhavas 3 metrojn da desoksiribonuklea acido. Tiu DNA, kiu estas nur kelk-nanometre larĝe, enhavas ĉirkaŭ 25,000 genojn en proksimume 3 miliardoj da baz-paroj. Tio ja estas multe!

Newsletter! 🚀

Be the first to get exclusive offers and the latest news

Submit
La Skalo de la Universo > DNA
Alfa Helico
La alfa helico estas unu el la duvicaj strukturoj de proteinoj. Multaj proteinoj havas alfa-helicojn ene de ili. Hemoglobino kaj Mioglobino estas proteinoj faritaj de ĉirkaŭ 70% da alfa-helicoj!
Buck-a Pilko
Buck-aj pilkoj, kiuj estas ankaŭ nomataj Buckminsterfulerenoj (el la inventisto Buckminster Fuller), konsistas de 60 karbonatomoj. La formon kiun ĝi faras, ŝajne estas senpintigita dudekedro, kiu ankaŭ ŝajnas pilkon de futbalo! Solvaĵo farita tute el buck-aj pilkoj, estas purpura.
Karbona Nanotubo
Karbonaj nanotuboj estas la plej fortaj materialoj nun malkovritaj. Aldone, ili estas malpezaj. Rezulte, nanotuboj havas multajn eblajn aplikojn, inkluzive konstruaĵoj, baterioj, sunpaneloj, kaj eble eĉ spaca lifto.
Fosfolipidoj
Fosfolipidoj estas bele mirigaj etaj molekuloj, kaj vi havas milionojn da milionoj da milionoj de ili en via korpo. Fosfolipidoj estas nun specialaj tipoj de lipidoj, kiuj konsistigas ĉelajn membranojn.
Dutavolaj Fosfolipidoj
Ĉelaj membranoj estas faritaj el dutavolaj fosfolipidoj. Dutavolaj Fosfolipidoj povas fariĝi nature, ĉar la kapoj altiras la akvon kaj la vostoj estas forpuŝitaj de akvo. Rezulte, vostoj kuniĝas, formante la dutavolon.
Porka Cirkoviruso
La Porka Cirkoviruso estas unu el la plej malgrandaj virusoj. Ĝi nur postulas tri proteinojn por reproduktiĝi. Se vi konsideras virusojn kiel vivaĵoj, tial la Porka Cirkoviruso estas la plej malgranda viva aĵo. Tamen, plejparto da homoj konsentas, ke virusoj ne estas vivaĵoj.

Discussion

Logo

Scale Of Universe

Contact Discord

Stay up to date

Subscribe

© 2026 Scale of Universe. All rights reserved.